1. Konsulto-fako pri ekonomio aŭ Schubert rekontrolita en 2006 … ( alklaku ! )
2. Fama Prezidento de konsulto-fako pri ekonomio ricevas donace enir-bileton por ĉeesti prezenton de la Nefinita Simfonio de Franz Schubert. Ne po vante iri, li trandonas la invitilon al sia Direktoro de Homaj Rimedoj, kiu devos fari raporton pri la kvalito de la koncerto .
3. Kaj tiel, la morgaŭan tagon de la koncerto , l a Pr ezidento tro vas sur s ia skribo-tablo l a raport on de s ia Dire ktoro pri Homaj Rimedoj
4. 1 – La hobojo-ludistoj restas ne-aktivaj dum longegaj momentoj . Estus bone malpliigi ilian nombron kaj disdividi ilian laboron sur la tutaĵo de la simfonio por redukti la senlaborajn momentojn .
5. 2 – L a dek du violon oj ĉiuj ludas samajn notojn . Tiu troa obligo ŝajnas neutila, estus bone redukti draste la nombron de tiu parto de la orkestro . S e la celo estas produkti pli laŭtan sonon, oni povus produkti ĝin per elktronika plilaŭtigilo.
6. 3 – L a orkestro dediĉas eksternorman klopodon en produktado de trion-notoj. Tio ŝajnas ne-utila rafineco kaj estas konsilinde simpligi tiujn notojn al la plej proksimaj duon-notoj . Farante tiel, oni povus dungi portempajn kaj nespertajn muzikistojn .
7. 4 – La r ipetado far la kornoj de la peco jam prilaborita de la kord-instrumentoj ne prezentas iun ajn neceson. Se ĉiuj tiuspecaj ne-utilaj pecoj estus forĵetitaj, eblus redukti la daŭron de la koncerto de du horoj al dudek minutoj .
8. Kaj fine, sinjoro Prezidento, jen la plej grave : La konkludo de tiu raporto estas ke, kompreneble, s e l a tiel-nomata Schubert estus povinta atenti pri tiuj rimarkoj , li estus povinta finverki sian Simfonio en akurata tempo .