La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
1. Augusta Taurinorum
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj:
nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
Federico Gobbo
(Amsterdamo / Torino)
⟨F.Gobbo@uva.nl;federico.gobbo@unito.it⟩
5 Majo 2019
Hispana Esperanto-Kongreso
Malago
1/ 22 cbea 2019 F Gobbo
3. Originoj de Interlingvistiko
1879 Publikigo de Volapuko, la unua funkcianta internacia helplingvo
1887 Publikigo de Esperanto. Pionira periodo de la Movado.
1903 Publikigo de Latino sine Flexione de Giuseppe Peano.
1906 René de Saussure esperantistiĝas en Ĝenevo (2-a UK). Ferdinand de
Saussure instruas kurson pri lingvistiko
1908 Publikigo de Ido fare de Louis Couturat. René de Saussure per la
plumnomo ‘Antido” defendas Esperanton, kaj pledas por ĝia scienca
studo.
1911 Jules Meysmans, belga esploristo, esperantisto, stenografisto,
inventas la vorton ‘interlingvistiko’.
1922 Publikigo de Occidental de Edgard de Wahl, nova rivalo.
1925 Memorandum de Edward Sapir pri la problemo de la I.L.
1928 Publikigo de Novial de Otto Jespersen.
1931 Otto Jespersen lanĉas alvokon por interlingvistiko.
3/ 22 cbea 2019 F Gobbo
4. La klasika difino de Interlingvistiko
A new science is developing, Interlinguistics – that branch of the
science of language which deals with the structure and basic ideas
of all languages with the view to the establishing of a norm for
interlanguages, i.e. auxiliary languages destined for oral and
written use between people who cannot make themselves
understood by means of their mother tongues.
Mia esperantigo: [ Nova scienco disvolviĝas nun, nome
Interlingvistiko – tiu branĉo de la lingvoscienco kies koncerno estas
la strukturo kaj la bazaj ideoj de ĉiuj lingvoj por firmigi normon por
interlingvoj, t.e. helplingvoj destinitaj al parola kaj skriba uzoj inter
homoj kiuj ne povas komprenigi inter si per siaj propraj denaskaj
lingvoj. ]
Otto Jespersen (1931)
4/ 22 cbea 2019 F Gobbo
5. Interlingvistiko, la malortodoksa branĉo de lingvistiko
■ Dume, ĝenerala lingvistiko firmiĝas kiel scienco kiu ĉefe
priskribas lingvostrukturojn, sub influo de strukturismo de
Ferdinand de Saussure
□ Interlingvistiko estas branĉo de aplika lingvistiko, sed malmultaj
fakuloj aŭskultas la alvokon de Jespersen.
□ Intertempe, la Esperanto-Movado estis sufiĉe solida kaj disvastigita.
Kial serĉi rivalon kiam Esperanto jam funkcias?
■ La klasika periodo de interlingvistiko finiĝas per la publikigo de
Interlingua fare de IALA, post la forpaso de la fondinto Alice Morris,
t.e. en 1951.
■ Post 1951, klaras, ke Esperanto estas la venkinto de la
Interlingvistikaj Militoj: neniu serioza rivalo emerĝis poste.
5/ 22 cbea 2019 F Gobbo
6. Interlingvistiko, reinventita
1959 Einar I. Haugen, norvegdevena usona lingvisto, inventas la esprimon
lingvoplanado, ĉar strukturismo ne plu sufiĉas por kompreni
kompleksajn lingvosituaciojn, kiel tiun de la norvega.
1968 Valter Pauli interpretas interlingvistikon kiel branĉon de
lingvoplanado por ne perdi la interlingvistikan konaron antaŭ la
dua mondmilito.
6/ 22 cbea 2019 F Gobbo
7. La klasika difino de lingvoplanado
LP [language planning] is the methodical activity of regulating
and improving existing languages or creating new common
regional, national or international languages. LP comprises all
spheres of the oral and written form of the language: phonology,
morphology, syntax, lexicology (vocabulary) and orthography.
Mia esperantigo: [ Lingvoplanado estas laŭmetoda agado reguligi
kaj plibonigi ekzistajn lingvojn aŭ krei novajn komunajn regionajn,
naciajn aŭ internaciajn lingvojn. Lingvoplanado inkluzivas ĉiujn
areojn de parola kaj skriba formoj de lingvo: fonologio, morfologio,
sintakso, leksikologio (vortprovizo) kaj ortografio. ]
Valter Pauli (1968:27)
7/ 22 cbea 2019 F Gobbo
8. La falsa dikotomio naturo kontraŭ artefariteco
Schuchardt maintained as early as in 1904 that all artificial
languages are more or less natural, and the natural languages are
more or less artificial. Jespersen reiterated the same in 1929. This
means that the difference between a “natural” and “artificial”
language is only one of degree, i.e. in all ethnic languages there
occur arbitrarily created elements.
Mia esperantigo: [ [Hugo] Schuchardt asertis jam frutempe en
1904, ke ĉiuj artefaritaj lingvoj estas plimalpli naturaj, kaj, ke ĉiuj
naturaj lingvoj estas plimalpli artefaritaj. Jespersen reasertis tion en
1929. Tio signifas, ke la diverseco inter “natura” kaj “artefarita”
lingvo estas nur laŭgrada, t.e. en ĉiuj etnolingvoj estas arbitre
elpensitaj elementoj. ]
Valter Pauli (1968:22)
8/ 22 cbea 2019 F Gobbo
9. Artefariteco, la peza heritaĵo de Louis Couturat
En esperantistaj rondoj, oni memoras la nomon de Louis Couturat pro
la tielnomata Ido-skismo; sed la franca filozofo kaj matematikisto tre
influis interlingvistikon; indas mencii, ke li firmigis rilaton kun
filozofio, per la dikotomio aprioraj kontraŭ aposterioraj artefaritaj
lingvoj, en influa volumego publikigita en 1903.
■ aprioraj lingvoj fakte ne estas lingvoj, sed filozofaj sistemoj por
laŭmetode katalogi la konaron, simile al enciklopedioj, kiel
ekzemple Real Characters de John Wilkins (1666), kiuj pretendis esti
“universalaj”.
■ aposterioraj lingvoj estas elpensitaj lingvoj kiel Esperanto kaj la
rivaloj kiuj sekvis.
■ miksitaj lingvoj estas esence Volapuko kaj ĝiaj reformoj.
9/ 22 cbea 2019 F Gobbo
11. Esperantologio kiel ĉefa parto de Interlingvistiko
Serĉante malpejorativan difinon por Esperanto (kaj la rivaloj) kiu evitu
akuzojn pri artefariteco, Eugen Wüster, aŭstra inĝeniero, fondinto de
terminologio kaj de esperantologio mem, en 1931 proponis germane la
terminon Plansprache, planlingvo. Post Wüster, Detlev Blanke, la plej
grava interlingvisto de la dua duono de la pasinta jarcento, proponis la
sekvan difinon (1987: 343):
a language consciously created by an individual or group of people,
in accordance with defined criteria, with the goal of facilitating
international linguistic communication
Mia esperantigo: [ lingvo konscie elpensita fare de individuo aŭ
grupo, laŭ difinitaj kriterioj, kun la celo faciligi internacian lingvan
komunikadon. ]
Interlingvistiko iĝas la studo pri la ĝeneralaj principoj malantaŭ
planlingvoj.
11/ 22 cbea 2019 F Gobbo
12. 3. Krizo de Interlingvistiko
Rande de la fino de la 20-a jarcento
13. Faktoroj kiuj kontribuis al la krizo de Interlingvistiko
■ Malkutima uzo de la samrangula reviziado-sistemo. Ekde la
unuaj jaroj de la 21-a jarcento, ĉiuj fakoj ekadoptas la duoblan
blindan reviziado-sistemon, ne nur matematik-bazajn fakojn
(“malmolaj sciencoj”) sed ankaŭ liter-bazajn (“molaj sciencoj”,
humanistiko). Interlingvistoj tradicie malofte sekvis tiun sistemon
kaj do rezultojn oni simple neglektas.
■ Publikigo en nekutimaj kanaloj. Bedaŭrinde interlingvistikaj
esplorrezultoj tradicie ofte aperis nur per amatoraj kanaloj, ofte
analogaj (t.e. malbitaj) kaj do oni ne trovas ilin per la kutimaj
interretaj kanaloj – ekzemple, Google Scholar.
■ Psikologia rezisto al publikigi rezultojn en la angla. Ekde la
unuaj jaroj de la 21-a jarcento la angligo de la universitatoj kaj
esplorinstitucioj ekrapidiĝis. Multaj interlingvistoj simple refuzis
publikigi rezultojn en la angla, kaj do la dissemado de la rezultoj
estis malgranda.
■ Fakto: la reto de fakuloj malgrandis mondskale.
14. 4. La Nova Interlingvistiko
Ŝancoj por la 21-a jarcento
15. Fakto: la reto de fakuloj malgrandas mondskale
■ Poznano (Pollando), tradicia interlingvistiko por esperantofonoj –
gvidas Ilona Koutny
■ Princetono (Usono), Judismo kaj esperantismo, lingvopolitiko de la
scienco – gvidas Esther Schor kaj Michael D. Gordin
■ San Diego (Kalifornio, Usono), holivudaj lingvoj kaj interlingvistiko
– gvidas Grant Goodall;
■ Lepsiko (Germanio), kie Esperanto estas rilatigita al la angla kiel
lingvafrankao – gvidas Sabine Fiedler;
■ Parmo (Italio) kulturaj kaj beletraj aspektoj de Esperanto kiel
kvazaŭ-minoritato, aparte kompare al signolingvoj – gvidas Davide
Astori
■ Amsterdamo (Nederlando), kie oni atentis al sintakso – gvidis Wim
Jansen
■ Amsterdamo/Torino (Nederlando/Italio), kie oni atentas al la
socilingvistika vivanteco de la lingvo, t.e. kio pripensas la parolantoj
kaj kial, kaj kie lokigi Esperanton en la Nova interlingvistiko –
gvidas mi
16. Holivudaj lingvoj eksplodas en la 21-a jarcento
1984 publikigo de la klingona fare de Marc Okrand por la tria filmo de la
Startreka universo;
2009 publikigo de la navia fare de Paul Frommer por la filmo Avataro;
2009 publikigo de la dotraka fare de David J. Peterson por la televidserio
La Ludo de la Tronoj.
2017 aperas Netfliks-serio de Startreko (Discovery) kun multaj dialogoj en
la klingona kaj ĉiuj subtekstoj en la klingona.
16/ 22 cbea 2019 F Gobbo
17. Kiu estas la ĉefa diferenco inter etno- kaj planlingvoj?
norma (skriba) variaĵo
lingvoplanado
kontinuo de lingva variaĵo (parola)
lingvouzo
■ Etnolingvoj definiĝas unue per parola lingvouzo, poste
lingvoplanado komenciĝas per skribado de la lingvo mem.
■ Planlingvoj definiĝas unue el skriba normo anstataŭ parola
lingvouzo – alia escepto estas signolingvoj, kiujn kompreneble oni
ne parolas sed signas.
17/ 22 cbea 2019 F Gobbo
18. Kio do estas finfine planlingvo?
■ Planlingvoj estas ekstrema studkazo de lingvoplanado
■ Planlingvoj utilas por kompreni la meĥanismojn de lingvoplanado
■ Planlingvoj nenecese celas internacian komunikadon
■ Planlingvoj finfine komenciĝas per strukturiga procezo de ununura
homo (ekz Zamenhof, Schleyer, Couturat, Okrand, Peterson)
■ Konstruo de stabila komunumo estas la plej granda kaj grava defio,
kiun nur malmultaj lingvoprojektoj sukcesas atingi – kaj neniu je
tiel bona nivelo kiel Esperanto!
■ Ekzistas sekretaj planlingvoj, t.e. kiam planlingva aŭtoro uzas
tekstojn de la lingvo sen publikigi gramatikon kaj vortaron
18/ 22 cbea 2019 F Gobbo
19. Konsekvencoj de ĉi tiu difino
1. Interlingvistiko (scienco de la planlingvoj) iĝas parto de
lingvoplanado, ĉefe rilate al minoritataj lingvoj
2. Interlingvistiko povas rilatigi kun beletra kritiko, ĉefe kadre de la
ĝenroj sciencfikcio kaj fantasto – kaj en emerĝa fako ‘artesplorado’
3. Interlingvistiko ĉesas esti benediktana konservo de la vestiĝoj de ia
glora paseo, por fine diri ion interesan en la nuntempo
4. Socilingvistiko kaj rilataj fakoj kiel antropologio kaj lingvopolitiko
finfine ekstudas la plej grandan valoraĵon de Esperanto: ĝian
parolantaron (ekz, krom mi, Fiedler, Stria, Moreira Fians, Caligaris)
5. Esperanto-kulturo ekinteresas ne nur Esperanto-parolantojn sed
ankaŭ eksterajn fakulojn, estante unika fenomeno en la homaro
19/ 22 cbea 2019 F Gobbo
20. Diagramo pri planlingvoj (Gobbo 2017)
komunikcelaj
esprimcelaj
publikajsekretaj
Esperanto
Latino sine Flexione
Ido
Basic English
Novial
Volapuko (19-a jc.)
Interlingua
Interslavic
Loĵbano
Dotraka
Klingona
Tolkienaj (21-a jc.)
Volapuko (20-a jc.)
Navia
Tolkienaj (20-a jc)
Europanto
21. Miaj ĉefaj esplordemandoj pri esperantologio
■ Kiel Esperantlingvaj familioj pritraktas la miton de Paĉjo Kristnasko
/ Avo Frosto / Sankta Nikolao?
■ Kian multlingvismon praktikas la esperantistoj? Ĉu apartajn
valorojn?
■ Kiun rolon povas ludi Esperanto en la debato pri lingva justeco?
■ Kiu speco de homgrupo estas la esperantistoj? Ĉu lingva
minoritato?
■ Kion Esperanto povas diri al historia lingvistiko, alivorte kiel
ŝanĝiĝis Esperanto tratempe kompare kun etnolingvoj?
■ Ĉu Zamenhofa Homaranismo estas ankoraŭ aktuala post 100 jaroj
ekde lia forpaso? Jeskaze, kiugrade?
■ Ĉu Esperanto povas porti iun avantaĝon en la kampo de Artefarita
Inteligento, kaj aparte en Per-Aŭtomata Tradukado?
■ Ĉu ekzistas subkulturoj en Esperantujo? Analizo de komiksarto.
21/ 22 cbea 2019 F Gobbo
22. Dankon pro via atento!
Demandoj? Komentoj?
Vi rajtas sendi retmesaĝon ankaŭ poste:
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
Mia persona retejo, Esperanta sekcio pri mia faka agado:
https://federicogobbo.name/eo/
22/ 22 cbea 2019 F Gobbo